Tekst piosenki:
Ciganino petas monon
Kaj rakontas laŭ bezono
Pri amiko la fidela,
Pri trompulo la monŝtela,
Malamiko, kara frato,
Via sorto trans la strato.
Se donacos vi moneron,
Ciganin' donos hufferon.
Kaj ankoraŭ en aŭguro
Estas amo-aventuro.
Hej!
Magiado, magiado.
Kredas avo, kredas knabo.
En okulo kuŝas ardo,
Ĉar okuloj el la kartoj
Vian sorton nun elvokas.
Donu groŝon, mi ne mokas.
Se vi pagos kelkan monon,
Fablan sorton ĝi ne donos.
Kartoj veron tuj elbrilos
Kaj neniu ĝin akiros.
Ĉiu kredo multe gravas,
Ke profeto vere pravas.
Tuta hejm' de ŝi dependas.
Pri la zorgoj ŝi ne plendas.
Se briletas groŝ' en mano,
Nutron havos la infano.
Kaj ankoraŭ ŝi profetos
Ĝojon, sanon, laŭ la peto.
Hej!
Magiado, magiado.
Kredas avo, kredas knabo.
En okulo kuŝas ardo,
Ĉar okuloj el la kartoj
Vian sorton nun elvokas.
Donu groŝon, mi ne mokas.
Se vi pagos kelkan monon,
Fablan sorton ĝi ne donos.
Grandan forton kartoj havas.
Provu do, ho ve! Ne gravas.
Kontraŭ mono eĉ monero.
Regos vivon la prospero.
Vi ne kredas tion, ŝajnas,
Sed cigano monon gajnas.
Se vi helpos en bezono,
Vi ne scios pri la dono.
Kaj aŭguro laŭ potenco
Per stelaro rekompencos.
Hej!
Magiado, magiado.
Kredas avo, kredas knabo.
En okulo kuŝas ardo,
Ĉar okuloj el la kartoj
Vian sorton nun elvokas.
Donu groŝon, mi ne mokas.
Se vi pagos kelkan monon,
Fablan sorton ĝi ne donos.
Hej!
Magiado, magiado.
Kredas avo, kredas knabo.
En okulo kuŝas ardo,
Ĉar okuloj el la kartoj
Vian sorton nun elvokas.
Donu groŝon, mi ne mokas.
Se vi pagos kelkan monon,
Fablan sorton ĝi ne donos.
Dodaj adnotację do tego tekstu »
Historia edycji tekstu
Komentarze (0):